Wednesday, March 28, 2012

Esperanta Movado en Pakistano



En Nankana Sahibo okazis Unufoja Ekspozicio pri Esperanto - Lingvo kaj Kulturo pri la tuthistorio de Esperanta Movado en Pakistano.

La 1-a ekspozicio pri Esperanto Lingvo kaj Kulturo finiĝis sukcesege en Nankana Sahibo je la 26-a februaro, 2012.


Samidenaoj el diversaj urboj partoprenis speciale s-ro Iqbal Hussain Kharral (Distrikta Deputito-Oficisto Nankana Sahibo), s-ro Saleem (Principo de Govt. M.C. High School, Nankana Sahibo), Ĉef-delegiton s-ro Tariq Umar Ch. el Multano, Prezidanto de PakEsA s-ro Ŝabbir Ahmad Sijal, Vic-Prezidanto de PakEsA Raheem Ŝah kaj Sekretario de PakEsA Hamid Saleem, Riaz Raza kaj KAEMano en Pakistano s-ro Muhammad Zubair (telefone) el Lahoro, s-ro Faheem Noor, Akram Sijal, Asif Ramaj, Mohsin Hejderi, s-ro Ŝahid Ŝamas kaj s-ro Aqeel el Nankana Sahibo, Iĝaz Karim, Riaz Ĥan kaj Farruĥ Iĥlaq el Ŝejĥupurao, Raŝiid Naz el Fajsalabado kaj partoprenantoj el multaj lokoj kaj eksterurbanoj vizitis kaj ekkonis pri Esperanto. S-ro Iqbal Ahmad Kharral (Distrikta Deputito-Oficisto) kaj s-ro Saleem (Principo de Lernejo) tutkore promesis helpon pri disvastigado de Esperanto en la tuta-distrikto de Nankana Sahibo kaj plu s-ro Saleem permesis komenci Esperantajn klasojn en la lernejo dufoje en semajno. Ĉef-gvidanto s-ro Tariq Umer prelegis pri facila gramatikregularo de Esperanto, s-ro Hamid Saleem pri historio de Esperanto kaj alfabetoj, Prezidanto de PakEsA s-ro Ŝabbir Ahmad Sijal rememorigis verkojn de patrono de Esperanto en Pakistano s-ro Muztar Abbasi kaj ete pri Esperanto-Movado en Pakistano, KAEMano en Pakistano s-ro Muhammad Zubair bondeziris pri la sukceso de ekspozicio kaj diris, ke ĝi estas plej grava evento. Esperanto eniris al Nankana Sahibo kun la helpo de s-ro Adeel Butt; Nankana Sahibo estas la sankta urbo speciale por anoj de Siĥismo, ĉar multaj siĥanoj venas el eksterlandoj dufoje en jaro, organizanto de Ekspozicio kaj reprezentanto de Projekto 125 el UEA/ILEI en Pakistano s-ro Adeel Mahmood Butt dankis al ĉiuj partoprenintoj kaj prelegis pri Projekto de 125 kaj disvastigadplanoj de Esperanto en kaj ekster la lando kaj li komencos Esperanto-klasojn baldaŭe.

Je la ekspozicievento okazis la 1-a kunveno de PakEsA kaj la evento finiĝis kun eta ekskurso al Gurudvara Ĝanamasthan en Nankana Sahibo, kiu estas naskiĝloko de fondinto kaj anima gvidanto de Siĥismo s-ro Baba Guru Nanak Ŝri Dev Ĝi.

Amike,

Adeel Mahmood Butt

4 comments:

  1. Saluton!

    Mi gratulas vin por tiu blogo kaj mi deziras sukceson, Siva! Mi devas skribi al vi plifoje ĝis vi ricevi mian manskribitan leteron, ĉu bone? Dume...daŭrigu vi skribante en via blogo!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Saluton Jairod. Dankon pro tiu kuragxo. mi tre gxojas vidi vian manskribitan leteron. Jes certege. Ankaux mi jam hodiaux matene planis por ke mi sendu unu Nepalan karton al vi..

      Amike
      Siva.

      Delete
  2. Gratulon por la bona laboro!

    Razen Manandhar (el Katmando, Nepalo)

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon al nia amiko Adeel, kiam mi demandis li senprobleme kaj tuj sendis al mi.

      Amike,
      Siva.

      Delete