Friday, March 16, 2012

Raporto de 1a SAS

Karaj,

La historia unua Sudazia Seminario (SAS) finiĝis en la 6a de marto post la aprobado de jenaj detalaj planoj:

Seminaria temo por la venonta SAS: Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj: La seminario mem pruvas ke Esperanto ja estas pontlingvo. Ni decidis okazigi SAS en ĉiu dua jaro kaj fiksi la daton kaj lokon nur unu jaron antaŭ la programo. Ni formis provizoran komitaton por kunordigi la pluan agadon de SAS. La unuaj ĉefaj celoj estos (1) kontaktiĝi kun bangladeŝaj kaj srilankaj esperantistoj kaj inviti ilin elekti reprezentantojn por la komitato; (2) instrui Esperanton en ĉiuj ĉefurboj; (3) fari publikaĵojn pri Esperantaj kaj regionaj aferoj; (4) kunlabori gefrate por la regiona movado.

Jen estas detaloj de la programo de la unua SAS:

Je la 1a de marto komenciĝis la unua Sudazia Seminario en Katmanduo. En tiu tago okazis registrigo, komitata kunsido kaj interkona vespero. En la sekva mateno je la 10a horo, s-ro Hori Yasuo el Japanio, la ĉefa gasto, inaŭguris la programon per ekbruligado de kandeloj. La partoprenantoj de la seminario entute estis 65.

La programo komenciĝis per la internacia himno, “La Espero”. Poste la prezidantino de Nepala Esperanto-Asocio, Indu Thapalija bonvenigis ĉiujn partoprenantojn. En sia bonveniga parolado ŝi diris ke Esperanto sendube taŭgas kiel pontligvo en la landoj de Sudazio. Ŝi avertis ke se ni daŭre uzas la anglan kiel pontlingvon, niaj lokaj lingvoj pli kaj pli malaperos kaj ni perdas valorajn heredaĵojn de niaj antaŭuloj. Finfine restos nenio pli ol okcidenta influo kaj tio estos la morto de nia individueco.

Bondezirmesaĝoj el la tuta mondo estis legitaj, nome: de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Probal Dasgupta, la prezidanto de KAEM Sasaki Teruhiro, prezidanto de ILEI Stefan MacGill, eksa prezidanto de UEA Renato Corsetti, eksa prezidanto de KAEM Hori Yasuo, KAEM-ano s-ro Mukunda Raj Pathik, Franziska Reisel el Germanio, Hans Jankowski el Germanio, Jakob Nordfalk el Danio, D-ro Abdul Salam de Federacia Esperanto de Barato, la prezidanto de Orienta Esperato-Societo s-ro Chol Nath Pokharel, Joakim Verdin el Pollando, NASK-administranto Ellen Eddy kaj la prezidanto de Mongola Esperanto-Societo Chimedtseren Enkhee. Tiam Shankar Shah el Kolkato legis Esperantajn poemojn verkitajn de li, nome Alvoko kaj Apenaŭ defini, kaj prelegis pri la temo “Kiel disvastigi la Esperantan movadon en Bangladeŝo”. (Ĉiuj bondezirmesaĝoj aperas en la seminaria libro.)

Ĉiuj landaj reprezentantoj salutis nome de siaj landoj kaj raportis pri sia landa agado. Ĉiuj emfazis ke SAS estas bezonataĵo por la regiono. Reprezentanto el Barato s-ro S.S. Pal opiniis ke la vorto “seminario” ne tute respondas al la aranĝo, kaj estos bone se ni trovos alian vorton. Reprezentanto el Pakistano Adeel Butt diris ke la organizantoj pli bone organizu prelegojn en universitatoj faratajn de eksterlandanoj, kio helpos varbi novajn esperantistojn. Reprezentanto el Barato Kotha Naga Siva Kumar instigis ĉiujn novajn esperantistojn daŭre progresi.

Okazis komitata kunsido ankaŭ en la vespero, en kiu partoprenis la iniciinto de SAS Hori Yasuo, Bharat Ghimire, Indu Thapaliya, Mukunda Pathik, Adeel Butt kaj Kotha Naga Siva Kumar. Oni diskutis la unuan SAS kaj pri la plua diskutado dum SAS.

La 2a de marto

Komenciĝis la tago per bona matenmanĝo. Poste la una prelego de seminario estis prezentita de Kotha Naga Siva Kumar, pri la kulturo de Andra-Pradesho. Li parolis precize pri festoj, la politika sistemo, filmoj kaj la muziko de diversaj epokoj.

Poste komenciĝis Esperanto-kurso, kies instruistoj estis S.S. Pal kaj Hori Yasuo. Kaj komencantoj kaj progresantoj koncentriĝis pri la parolata lingvo.

Post la tagmanĝo ni ĝuis prelegon de Hori Yasuo pri japana kaligrafio. Li klarigis la japanan skribmanieron kaj instigis nin skribi diversajn karakterojn. Tiuj kiuj kopiis plej bone ricevis premion.

Bharat Ghimire poste prelegis kaj ĉiuj partoprenantoj tre entuziasme diskutis la temon, la Esperanto-movadon en Sudazio. Ĉiuj opiniis ke Esperanto devas atingi ĉiujn landojn en la regiono, por ke ĉiu lando almenaŭ havu funkciantan asocion. Nur tiam SAS vere sukcesos.

La 3a de marto

La tago komenciĝis kun denove tre bongusta matenmanĝo en la kongresejo, dum kiu ĉiuj tre bone parolis.

Hori Yasuo poste instruis kantojn kaj daŭrigis la paroligan kurson.

Philip Pierce el Usono prezentis sian tradukon de fabla novelo (“Aventuroj de nepala rano”) skribita de la nepala ĵurnalisto Kanak Mani Dixit. Por bone traduki, li diris, oni devas ne nur regi la 16 regulojn (kiujn li komparis kun la dek ordonoj de Dio peritaj de Moseo) sed ankaŭ la enhavon de PAG kaj PIV (kiujn li komparis kun la regularo de la libroj Levidoj kaj Readmono).

Poste sekvis prelego de Bharat Ghimire pri Tibor Sekelj, okaze de la 100- jara jubileo de lia naskiĝo. Li resumis lian libron pri Nepalo titolitan “Nepalo malfermas la pordon”. Tibor Sekelj profunde traktis la nepalajn popolon, historion, geografion, religiojn, artaĵojn, vivmanieron, etnojn, lingvojn ktp. La verko ankoraŭ estas inda legi kaj por eksterlandanoj kaj por nepalanoj. Fakte la verko estas unu el la plej gravaj libroj skribitaj de eksterulo pri Nepalo. Sekelj klare mencias ke li instruis Esperanton al tiamaj famuloj en Nepalo, inkluzive la reĝon de Nepalo Mahendra kaj la plej grandan poeton de la lando, Lakshmi Prasad Devkota.

Post la tagmanĝo sekvis prelego de S.S. Pal kaj Arun Bhattacharya. S.S. Pal prelegis pri du temoj. Unu estis “Sukceso kaj malsukceso de Esperanto en Barato’’. Antaŭe Esperanto estis forta movado en Kolkato. Dum la 80aj kaj 90aj jaroj esperantistoj de la tuta lando tre kohere laboris por Esperanto. Ili laboris senlace. La ideo de Esperanto sajnis esti preskaŭ tute nova, kvankam kelkaj esperantistoj jam antaŭe lernis la lingvon per si mem. Kelkaj televidaj programoj kaj artikoloj publikigitaj en grandaj tagĵurnaloj havis grandan influon kaj amaso da homoj interesiĝis pri Esperanto. Sed por diversaj kialoj la estraranoj kaj aliaj aktivuloj disiĝis kaj mankis forta kunlaboro. Tio multe kontribuis al la malkresko de la movado. Ankaŭ la eduka sistemo en la lando multe ŝanĝiĝis. Studentoj plejparte dependas de privataj instruistoj, kaj tia instruo ne lasas al ili malmulte da libera tempo. Individuaj televida kaj radia programoj ne povas kapti la intereson de multaj homoj, ĉar la kanaloj estas tro multnombraj. Unu el la idealoj en Esperanto estas la mondfrateco, kiun nuntempe oni kultivas pere de Interreto. Studentoj en riĉaj familioj preferas edukadon en anglalingvaj lernejoj. Tiaj lernejoj instruas ne nur la anglan lingvon sed ankaŭ pri fremdaj kulturoj. Tio ensemas la ideon ke la angla lingvo estas tutmonde uzata.

La dua prelego de S.S. Pal temis pri la nomo de Barato.


La nomo de Barato estis diskutita detale. La preleganto trovis la ĝustan nomon en la vasta sankskrita literaturo, dum la nomo India rezultiĝis per duopa misprononco, t.e. de ,Sindhu al Hindu kaj de Hindu al Indu. Laŭ li do Barato estas la ĝusta nomo.

Sekvis prelego de Hori Yasuo pri la katastrofo en Japanio antaŭ unu jaro. Li kunportis fotojn kaj ankaŭ skribis sur tabulo. Cunamo forprenis la vivon de pli ol 30.000 homoj; multaj el ili ankaŭ perdiĝis. Konstruaĵoj en la regiono diversgrade disfalis, tiel ke homoj ne povas plu vivi en ili. Cunamo defektis la nuklean centralon en Fukuŝima. La radiado ankoraŭ endanĝerigas la vivon ne nur en Japnanio sed ankaŭ en la tuta mondo. La preleganto montris kiel du kontinentaj platoj ĉirkaŭas la okcidentajn partojn de la japana insularo. Tiuj du platoj foje-foje interpuŝiĝas kaj kaŭzas tertremojn kaj cunamojn. Tertremoj igas lafon ŝpruci el vulkanoj kaj ankaŭ kaŭzas fajrojn.

Bisva Gautam prelegis pri la 10 plej altaj montpintoj de la mondo. Li komencis de la plej malalta kaj rakontis ne nur pri la montoj mem sed ankaŭ pri la ekspedicioj kaj sukcesaj grimpistoj.

Poste Saroj Dhakal prelegis pri la temo “Esperanto en Interreto”. Li tre bonege parolis pri tia uzado de Esperanto kaj kiel oni povas facile lerni kaj uzi Esperanton pere de Interreto. Li mem eklernis Esperanton tiamaniere (li antaŭe ne sciis pri NEspA). Li informis pri multaj retaj paĝaroj por ke ĉiuj povu uzi ilin. La prelego estis varme aplaŭdita.

La 4a de marto

Ekskurso: Ni veturis al la monteto Shivapuri rande de la valo Katmanduo kaj supren- kaj malsuprengrimpis ĝin. Estis tre bona travivaĵo, aparte por tiuj, kiuj suprengrimpis ĝin unuafoje.

La 5a de marto

Post la matenmanĝo, Hori Yasuo daŭrigis sian Esperanto-kurson, donante respondon al kvin gravaj demandoj pri Esperanto. Li ankaŭ gvidis la kantadon de Esperantaj kantoj kaj resumis la vivon de D-ro Zamenhof.

Adeel Butt prelegis pri la movado en Pakistano. Li rakontis detale pri ĝia historio kaj vekis grandan intereson inter la aŭskultantoj.

Bharat Ghimire sekve parolis pri la Esperanta movado en Nepalo. Malgraŭ malsano li klare klarigis kial oni rajtas taksi ĝin sukcesa. Li resumis la historiajn programojn, ekzemple la Himalajajn Renkontiĝojn, la Kvaran Azian Kongreson kaj SAS-on. Estontaj eblecoj estos okazigi ILEI-konferencon kaj UK-n. Prezidantino de NEspA Indu Devi Thapaliya, s-ro Shree Prasad Pokharel kaj aliaj nepalaj amikoj poste partoprenis diskutadon pri la agado de NEspA

Post la tagmanĝo, Hori Yasuo prelegis pri muzikiloj. Li montris tipajn muzikilojn de diversaj landoj kaj ludis ilin.

Bharat Ghimire prelegis pri la rilato inter Budhismo kaj la naturo. Li diris ke Budhismo havas pli proksiman rilaton al la naturo kompare kun aliaj religioj. La Budho, la kronprinco de sia lando, pasigis ŝirmitan vivon interne de la palaco ĝis sia 29a jaro. Poste, observinte la vivon ekster la palaco, li forlasis tiun noktomeze. Li vivis en arbaroj por serĉi la veron. Foje li meditis preskaŭ ĝismorte kaj foje restis senvesta por pruvi ke la spirita mondo kaj la korpo estas malsamaj aferoj. Sed finfine li konstatis ke ne konvenas kontraŭi la naturon; per fasto li ne atingos la veron. Li akceptis manĝaĵojn. Li neniam predikis liberiĝon de nur homoj sed asertis ke ĉiuj estaĵoj en la mondo iam mortas; ĉiuj el ili devas esti liberigitaj. Antaŭ lia forpaso li diris “ Ho! bikŝuoj! Ne forgesu! Putriĝo estas propraĵo de ĉiuj estaĵaj elementoj en la mondo” Tio klare implicas ke ĉiuj estaĵoj estas parto de la naturo; homoj ne rajtas do meti sin super la naturon. La Budho akiris nirvanon per la naturo, ne malgraŭ ĝi. Li klarigis la Tri Juvelojn, nome la Sango(kredantaro), Darmo kaj Budho. Ĉiu fakte devas helpi protekti la naturon. Budhaj temploj kaj monaĥejoj kutime troviĝas en arbaroj. La ĥaoso de la nuna mondo estiĝas pro la nesekvado de la principoj de la Budho.

Sekvis vigla diskuto pri la taŭgeco de Esperanto por sudazia komunikado. Hori Yasuo, S.S. Pal, Indu Thapliya, Adeel Butt kaj Bharat Ghimire ĉefe partoprenis. Oni diskutis ankaŭ pri la loko kaj tempo de la sekvonta SAS. Multflanke akceptita propono estis ke la dua SAS okazu en Barato aŭ en Pakistano. Sed oni ne povis findecidi, nur ke SAS okazu en ĉiu dua jaro. Pri la loko kaj tempo oni decidos nur unu jaron antaŭe.

Ni festis bankedon, sekvatan de kantoj kaj dancoj. Esperantaj kantoj malmultis, sed ĉiuj homoj partoprenis.

La 6a de marto

La ferma programo komenciĝis sub la kunvenestreco de Indu Devi Thapalia kaj per komuna kantado de la internacia himno “La Espero”.

Ĉiuj landaj reprezentantoj esprimis siajn opiniojn pri SAS. La vorto “seminario” estis ankoraŭfoje diskutita, kaj oni decidis plu diskuti ĝin estonte. La nove elektita komitato faros decidon post konsideri la opiniojn de elstaraj esperantistoj.

La jenaj decidoj estis aprobitaj:

Temo de la venonta SAS: Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj. Dum la trilanda kunveno, ni uzis nur Esperanton. Tio pruvas ke Esperanto jam estas pontlingvo en nia parto de la regiono. Sed nur tiam ni sukcesos, kiam ni povos uzi nian lingvon en la tuta regiono.

Intertempe oni volas:

1) Aktivigi asociojn en ĉiuj sudaziaj landoj.

2) Instruii Esperanton en ĉefaj lokoj kie esperantistoj ankoraŭ ne troviĝas.

3) Fondi komisionojn de sudaziaj landoj.

4) Establi konton por Sudazio ĉe UEA.

5) Aperigi gazeton nomitan Sudazio almenaŭ unufoje en la jaro, rete aŭ surpapere.

6) Formi provizoran komitaton, kies elektitoj devos ricevi aprobon de siaj propraj organizoj kiel eble plej frue. Jen estas la membroj:

Sekretario: Bharat Ghimire de Nepalo

Asistaj sekretarioj: Kotha Naga Siva Kumar de Barato, Adeel Butt de Pakistano.

Konsilantoj: S.S. Pal de Barato, Hori Yasuo de Japanio.

Resumo de la seminario:

1) Okazis kvar kursoj gvidataj de Hori Yasuo.

2) Okazis 15 prelegoj

3) Pli malpli 50 homoj partoprenis ĉiutage. Ĉiuj opiinis ke SAS estis informplena kaj lingve fruktodona.

2 comments:

  1. Gratulon por via blogo! Mi legos tre atente tie ĉi el Brazilo! Ĵajro 45 jaraĝo.San Paŭlo - Brazilo!

    ReplyDelete
  2. Dankon kara. Bone ke vi gxojas legi tiun cxi blogon.

    Amike,
    Siva.

    ReplyDelete