Jen estas la raporto pri la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto kiu okazis inter la 23a-25a de majo en Kotugoda, Ja-Ela Srilanko.
-------------------------------------------------
Post la pensado kaj kelkaj faraĵoj ni sukcese inaŭguris la 1-an
Srilankan Kongreson de Esperanto en Kotugoda, Ja-Ela je la 23-an de Majo
vendrede.
25-an de Majo vendrede
Oficiale la solena malferma
ceremonio ekis je 16:30 horo, urbestro de Ja-Ela s-ro Anju Perera estis
bonvenigita de s-roj Zeiter Perera, Rafael Henrique Zerbetto kaj Adeel
Butt. Do, la ceremonio komencis legante kun la himnoj de Srilanko kaj
Esperanto kaj tradicie ekbruligis torĉon dum la solena malfermo de la
kongreso.
Salutmesaĝoj de s-roj LEE Jungkee kaj INUMARU Fumio estis
legitiaj de s-ro Adeel Butt, kiujn tradikis s-ro Zeiter Perera, poste
urbestro de Ja-Ela s-ro Anju Perera ekvajoĝis al sia oficejo. Ni
daŭrigis la sesiono de legado de salutmesaĝoj kaj poste ni havis la
manĝpaŭzon.
Post la manĝpaŭzo, ni ekis la duan sesionon, en kiu ĉiuj
pasie kaj gaje ĉeestis, ni ludis kelkajn interesajn ludojn. Ĉiuj ĝojis
dum la 2-an sesionon de malferma ceremonio de la 1-a Srilanka kongreso.
24-an de majo sabate
Je la 9a horo ni kune matenmanĝis, post la matenmanĝo ni ekis la 2-an
kongresan tagon aŭdigante la mesaĝon de s-ro Stefano KELLER, kiun
tradikis s-ro Zeiter Perera (Prez. de SLEA) sinhale.
Post la
aŭdimesaĝo, la kongresan tagon komencis kun la prelego de s-ro Rafael
Zerbetto, kiu parolis pria siaj e-spertoj, kaj malkovris ke kial
Esperanto estas bezonata al la mondo kaj kiel maniere ni povas akcepti
ĝin kiel komunan lingvon inter ni.
La dua prelego estis de s-ino
Evlali, kiu estas skolta instruistino profesie, ŝi defendis la lingvan
justecon kaj montris la partoprenantojn, ke kun Esperanto ni povas
sperti novajn aĵojn, kiujn ni neniam spertis. Estas nur pordo, kiu estas
malferma al ni ĉiuj.
Post la prelego de s-ino Evlali, s-ro Zeiter
Perera (Prez. de SLEA) paroladis pri lingvan diskriminacion kaj profito
de Esperanto, ankaŭ tuŝis la historian de Esperanto-Movado en Srilanko.
Je la 1-a horo ni havis tagmanĝan paŭzon. Post tagmanĝo s-ro Adeel Butt
prelegis pri Esperanto Movado en Pakistano kaj instruis Esperanton al
ĉeestintoj, junuloj amuziĝis ĉeesti la kurson.
25-an de Majo dimanĉe
Je la 9-a horo, ni havis matenmanĝon kaj poste ni komencis diskutadon,
ke kiel maniere ni antaŭenigu la movadon en Srilanko kaj kelkaj decidoj
estis prenitaj. Ankaŭ ni diskuti pri kontakti la
UNESKON-komsionon en
Srilanko.
Jen estas la prenitaj decidoj dum la kongreso:
1) *Ĉiu monate okaziĝos la kunsidon
2) *Ni aranĝu la e-kursojn post ĉiuj 3 semajnoj, kaj ankaŭ gvidi la komencantojn lerni lingvon rete
3) *Lanĉi la poŝtkurson por tiuj, kiuj loĝas for de la centro
4) *Organizi ekskurson por ĉiuj srilankaj esperantistoj, ke oni praktiku la lingvon ĝojante
5) *Formi junularan sekcion de SLEA
6) *Reklami pri Esperantoj en lokaj gazetoj
7) *Formi lokajn grupojn de SLEA enlande
8) *Alproksimigi la najbarajn landojn pere de Esperanto kaj
fortigi la regonan movadon organizante la 3-an Sud-Azian Seminarion post
2 jaroj.
Post Kongresa Ekskurso al Negombo je la 26-a de Majo lunde
Ni kvinope (U. Zeiter Perera, Rafael Henrique Zerbetto, Adeel Butt,
Shehan Ruwanmal kaj Amila Gunesekara) ekskursis al Negombo. Ni vizitis
la Sanktan Marian Preĝejo, kiu estas antikva kaj historia, poste ni
ekskursis al Sankta Sebestano preĝejo, ĝi estas tute granda, vasta kaj
impona kaj poste ni iris al Negombo plaĝo, kie ni ĉiuj amuziĝis la maran
atmosferon. Revenante al Ja-Ela, ni vizitis la templon de
Angurukarmulla, kiu ankau estas la alian antikvan konstruĵan ekzemplon
de la lando, ka estas kara al Budhanoj.
fotoj de la kongreso ->
https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152209343274037 https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214238089037
fotoj de ekskurso troveblas sekvante la ligilon ->
https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214508244037 https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214475654037 https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214422124037 ----------------------------------------------------------------
mia numero en Srilanko estas: +94 710 887 007
raportas Adeel Butt