Tuesday, May 27, 2014

1-a Srilanka Kongreso de Esperanto



Jen estas la raporto pri la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto kiu okazis inter la 23a-25a de majo en Kotugoda, Ja-Ela Srilanko.
-------------------------------------------------
Post la pensado kaj kelkaj faraĵoj ni sukcese inaŭguris la 1-an Srilankan Kongreson de Esperanto en Kotugoda, Ja-Ela je la 23-an de Majo vendrede.

25-an de Majo vendrede

Oficiale la solena malferma ceremonio ekis je 16:30 horo, urbestro de Ja-Ela s-ro Anju Perera estis bonvenigita de s-roj Zeiter Perera, Rafael Henrique Zerbetto kaj Adeel Butt. Do, la ceremonio komencis legante kun la himnoj de Srilanko kaj Esperanto kaj tradicie ekbruligis torĉon dum la solena malfermo de la kongreso.

Salutmesaĝoj de s-roj LEE Jungkee kaj INUMARU Fumio estis legitiaj de s-ro Adeel Butt, kiujn tradikis s-ro Zeiter Perera, poste urbestro de Ja-Ela s-ro Anju Perera ekvajoĝis al sia oficejo. Ni daŭrigis la sesiono de legado de salutmesaĝoj kaj poste ni havis la manĝpaŭzon.

Post la manĝpaŭzo, ni ekis la duan sesionon, en kiu ĉiuj pasie kaj gaje ĉeestis, ni ludis kelkajn interesajn ludojn. Ĉiuj ĝojis dum la 2-an sesionon de malferma ceremonio de la 1-a Srilanka kongreso.

24-an de majo sabate

Je la 9a horo ni kune matenmanĝis, post la matenmanĝo ni ekis la 2-an kongresan tagon aŭdigante la mesaĝon de s-ro Stefano KELLER, kiun tradikis s-ro Zeiter Perera (Prez. de SLEA) sinhale.

Post la aŭdimesaĝo, la kongresan tagon komencis kun la prelego de s-ro Rafael Zerbetto, kiu parolis pria siaj e-spertoj, kaj malkovris ke kial Esperanto estas bezonata al la mondo kaj kiel maniere ni povas akcepti ĝin kiel komunan lingvon inter ni.

La dua prelego estis de s-ino Evlali, kiu estas skolta instruistino profesie, ŝi defendis la lingvan justecon kaj montris la partoprenantojn, ke kun Esperanto ni povas sperti novajn aĵojn, kiujn ni neniam spertis. Estas nur pordo, kiu estas malferma al ni ĉiuj.

Post la prelego de s-ino Evlali, s-ro Zeiter Perera (Prez. de SLEA) paroladis pri lingvan diskriminacion kaj profito de Esperanto, ankaŭ tuŝis la historian de Esperanto-Movado en Srilanko.
Je la 1-a horo ni havis tagmanĝan paŭzon. Post tagmanĝo s-ro Adeel Butt prelegis pri Esperanto Movado en Pakistano kaj instruis Esperanton al ĉeestintoj, junuloj amuziĝis ĉeesti la kurson.

25-an de Majo dimanĉe

Je la 9-a horo, ni havis matenmanĝon kaj poste ni komencis diskutadon, ke kiel maniere ni antaŭenigu la movadon en Srilanko kaj kelkaj decidoj estis prenitaj. Ankaŭ ni diskuti pri kontakti la
UNESKON-komsionon en Srilanko.

Jen estas la prenitaj decidoj dum la kongreso:
1) *Ĉiu monate okaziĝos la kunsidon
2) *Ni aranĝu la e-kursojn post ĉiuj 3 semajnoj, kaj ankaŭ gvidi la komencantojn lerni lingvon rete
3) *Lanĉi la poŝtkurson por tiuj, kiuj loĝas for de la centro
4) *Organizi ekskurson por ĉiuj srilankaj esperantistoj, ke oni praktiku la lingvon ĝojante
5) *Formi junularan sekcion de SLEA
6) *Reklami pri Esperantoj en lokaj gazetoj
7) *Formi lokajn grupojn de SLEA enlande
8) *Alproksimigi la najbarajn landojn pere de Esperanto kaj fortigi la regonan movadon organizante la 3-an Sud-Azian Seminarion post 2 jaroj.

Post Kongresa Ekskurso al Negombo je la 26-a de Majo lunde

Ni kvinope (U. Zeiter Perera, Rafael Henrique Zerbetto, Adeel Butt, Shehan Ruwanmal kaj Amila Gunesekara) ekskursis al Negombo. Ni vizitis la Sanktan Marian Preĝejo, kiu estas antikva kaj historia, poste ni ekskursis al Sankta Sebestano preĝejo, ĝi estas tute granda, vasta kaj impona kaj poste ni iris al Negombo plaĝo, kie ni ĉiuj amuziĝis la maran atmosferon. Revenante al Ja-Ela, ni vizitis la templon de Angurukarmulla, kiu ankau estas la alian antikvan konstruĵan ekzemplon de la lando, ka estas kara al Budhanoj.
fotoj de la kongreso ->
https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152209343274037
https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214238089037
fotoj de ekskurso troveblas sekvante la ligilon -> https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214508244037
https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214475654037
https://www.facebook.com/ambtg/posts/10152214422124037
----------------------------------------------------------------
mia numero en Srilanko estas: +94 710 887 007
raportas Adeel Butt

1 comment:

  1. Pli kaj pli Esperanto disvastiĝas en Azio.Iom kaj iom ni sukcesos verdigi la Azion.

    ReplyDelete