Sunday, November 15, 2015

Raporto pri 3a Sud-Azia Seminario

La 3a Sud-Azia Seminario de Esperanto
Kolombo, Sri Lanko
31a Oktobro, 2015 - 4a Novembro, 2015


1a Tago de 3a SAS: (31a Oktobro, 2015)

Apud la flughaveno de Kolombo, Sri Lanko, en la kvartalo Katunayake okazis la 3a Sud-Azia Seminario de Esperanto en Trans Airport Hotelo.

Ekde 13a horo komenciĝis registrado por 3a SAS. 

La tagordo estis tiel:
13:00 - 17:00 Registrado kaj Libroservo
17:00 - 18:00 Komitata Kunsido
18:00 - 19:00 Interkona Vespero


Trans Airpot Hotelo
DSC_0023.JPG


Kongresejo
DSC_0005.JPG12065554_1000644019993296_2030168565486448347_n.jpg


2a Tago de 3a SAS: (1a Novembro, 2015)


Tagordo:


8:00 - 9:00 Matenmaĝo


9:00 - 10:30 Malfermo


Ni malfermis la 3an Sud-Azian Seminarion en Kolombo, Sri Lanko kun iom da granda nombro kompare al malvenontaj sud-aziaj seminarioj.


Komitatanoj de SAS kaj KAEMano malfermis 3an Sud-Azian seminarion prelegite kaj bondezirite la venkadon de Sud-Azia Seminario:


El Nepalo:
S-ro Bharat Ghimire, Sekretario de Sud-Azia Komitato
S-ino Indu Devi Thapaliya, NESPA


El Barato:
KAEMano D-ro A Giridhar Rao
S-ro Kotha Naga Siva Kumar (mi), Asistasekretario de Sud-Azia Komitato


El Pakistano:
S-ro Saeed Ahmad, Sud-Azia Komitato


El Sri Lanko:
S-ro Zeiter Perera, Sud-Azia Komitato kaj LKK


El Japanio:
S-ro Hori Jasuo, Gvidanto de Sud-Azia Seminario


El Francio:
S-ino Liba GABALDA (ĉeĥa kaj franca esperantistino) kaj S-ro Floreal GABALDA(franca esperantisto)


Ankaŭ S-ro Jungkee Lee kaj S-ro Chimedtseren Enkhee sendis siajn bondezirojn per mesaĝoj kiujn ni legis en la Malfermo.


Kun ni estis organizanto kaj prizorganto pli mal pli ĉiuj aferoj de 3a SAS, s-ro Pradip Ghimire el Nepalo, bondeziris kaj salutis.


Malfermo
3a SAS1.jpg


DSC_0042.JPG


DSC_0057.JPG


10:30 - 11:30 Esperantaj Kursoj
Esperanta Kurso - Gvidistoj s-ro Janardhan kaj s-ro Cholnath el Nepalo
DSC_0068.JPG
Paroliga Kurso - Gividisto s-ro Reddy el Barato
DSC_0072.JPG
Esperantistoj kaj komencantoj de Esperanto ege ĝuis la kursojn kaj multe parolis nur en Esperanto inkluzive komencantoj. Gividistoj paroligis komencantojn multe kaj ankaŭ esperantistoj multe partoprenis por lernigi komencantojn kaj helpi gvidistojn.


11:30 - 12:30 Prelego - S-ro Hori Jasuo


S-ro Hori Jasuo parolis pri Esperanta Sumoo kaj invitis ĉiujn por partopreni. Ankaŭ li donacis atestojn al la homoj kiuj povis kanti Esperantan Himnon.
DSC_0097.JPG
DSC_0100.JPG
Listo de partoprenantoj en Esperanta Sumoo
DSC_0103.JPG


Mi (Siva) kaj Pradip ankaŭ parolis pri nia sperto en la Esperanta Sumoo kaj kiel ni ĝuas la partoprenon.


12:30 - 14:00 Tagmanĝo
Tagmanĝo estis tre bongusta kaj estis Sri Lanka manĝaĵo de s-ro Zeiter Perera. Ni ĉiuj kune sidis kaj manĝis.
DSC_0109.JPG


14:00 - 15:30 Prelego de s-ro Cholnath pri Nepalo
S-ro Cholnath (CN) parolis pri Nepalaj kulturoj, lingvoj kaj multaj aliaj. Li ege bele diris pri Nepalo kaj li scias multe pri Nepalo.
DSC_0113.JPG
15:30 - 16:00 Tea paŭzo


16:00 - 17:00 Prelego de s-ro Reddy pri Barata Esperanta Movado


S-ro Reddy parolis pri la Esperanta movado en la lando Barato, li parolis pri kiel estis Barata Esperanta movado kaj kio okazis en tempo kaj tempo. Li ankaux diris pri la kursoj li havas pri Esperanto en Bengaluru en iu lernejo kaj kiel la studentoj lernas.


Kun s-ro Reddy, D-ro Giridhar kaj mi(Siva) parolis iom pli pri Barata Esperanta movado kaj kiel ni fartas. D-ro Giridhar instruas Esperanton en la universtiato Azim Premji kun la helpo de universitato. Li finis 2 semestran kurson por studentoj kaj multaj lernas pli. Ankaŭ li diris pri la kursoj kiuj tiuj li instruis en IIIT, Hajderabado.


Mi ankaŭ parolis pri la movado kaj kion mi faras pri la movado. El Barato, mi parolis pri la movado de Esperanto kaj kunsidoj kaj kiel ni fartas en movado. Mi ankaŭ aldonis ke ni havas novan retejon: baratejo.wordpress.com en kiu ĉiuj povas vidi movadan informon de Barataj Esperantistoj.


DSC_0115.JPG


18:00 - 19:30 Vespermanĝo
19:30 - 20:30 Nepala Vespero
Nepala Vespero estis ege bona kun multaj esperantistoj dancis kaj kantis en la Nepala lingvo kun pli mal pli Nepala kulturo kaj ankaŭ ni festis la festivalo Diwali.


DSC_0127.JPG
DSC_0142.JPG
DSC_0217.JPG
DSC_0269.JPG
3a Tago de 3a SAS: (2a Novembro, 2015):


Bedaŭrinde ni ne havis iun Sri Lankan Esperantiston kun ni, kiam ni ekskursis sed ni ege ĝuis la veteron, kulturojn, lokojn kaj multaj aliaj.


Ni vizitis:
  • Ajurveda kaj spica ĝardeno
  • Tea ĝardeno
  • La templo de Budho Sri Dalada Maligawa


Iom da fotoj de Sri Lanka ekskurso:
DSC_0284.JPG
DSC_0294.JPG
DSC_0313.JPG
DSC_0298.JPGDSC_0363.JPGDSC_0408.JPG


4a Tago de 3a SAS: (3a Novembro, 2015):
Tagordo:
9:30 - 10:30 Komitata Kunsido
En komitata kunsido ĉeestis KAEMano D-ro Giridhar Rao, Sekretario de SAS s-ro Bharat Ghimire, Asista Sekretario de SAS (mi) s-ro Kotha Naga Siva Kumar, Gvidanto s-ro Hori Jasuo, NESPAnino s-ino Indu Devi, LKK ano S-ro Zeiter Perera, SASano s-ro Saeed Ahmad.
Ni diskutis pri 3 punktoj:
  1. Pri SAS fonduso: Ni prefere volis havi fonduson sub UEA por SAS kaj uzi tiun ĉi monon post kiam tiam ni havos alian SAS-on. S-ro Bharat diris ke li kalkulos kaj diros al ni kiom da mono ni savis en tiu ĉi SASon kaj metos la saman en la nova konto SAS sub la UEA.  
  2. La venonta 4a SAS okazos en Barato, d-ro Giridhar Rao kaj mi proponis ke ni povos aranĝi en Barato, kaj ni diskutos kun la aliaj Barataj Esperantistoj.
  3. Pli kaj pli ni ankaŭ zorgu venontfoje pri la aranĝoj kaj estu facile por ĉiuj.


11:30 - 12:30 Prelego de profesoro Saeed Ahmad
Profesoro Saeed Ahmad prelegis pri la kulturoj kaj tiuj efektoj komparinte kun ĉiuj homoj kaj siaj uzoj.


DSC_0412.JPG
12:00 - 14:00 Tagmanĝo
14:00 - 15:00 Prelego pri Sri Lanko E-Movado gvidisto s-ro Zeiter Perera
S-ro Zeiter prelegis pri la E-movado en Sri Lanko kaj situacioj en kiuj ili estas nun. Multaj homoj en Sri Lanko pensas pri la mono kaj ni ek ne povas uzi Esperanton en komercaj aferoj kaj pro tiu ĉi afero multaj ne lernas Esperanton. Sed, la esperantistoj en Sri Lanko laboras por grandigi nombron de E-istoj.


DSC_0417.JPG
16:30 - 17:30 Tea paŭzo
17:30 - 19:00 Filmo de s-ro Floreal kaj s-ino Liba
S-ro Floreal kaj s-ino Liba vidigis filmon de siaj spertoj, kiuj ili spertis en Nepalo en la speciala veturo ili havis kun Nepalaj esperanstistoj.


19:00 - 21:00 Bankedo kaj aliaj programoj
S-ro Hori ludigis kaj ridigis.
S-ro Bharat kaj aliaj Nepalaj Esperantistoj dancigis.
DSC_0434.JPGDSC_0481.JPGDSC_0517.JPGDSC_0500.JPGDSC_0484.JPGDSC_0094.JPG


5a Tago de 3a SAS : Fermo de ĝojo kaj espero.

Finfine ni estis pli ol 21 homoj el Nepalo, 5 homoj el Barato, 6 homoj el Sri Lanko, 1 el Pakistano, 2 el Francio, 1 el Japanio kiuj ĉeestis tiun chi aranĝon esperante.

Retejo: 3a SAS kaj en Espero



- Kotha Naga Siva Kumar

2 comments: