Wednesday, May 8, 2013

Esperanta Retradio

Kara samideano/samideanino,

koran dankon por via partopreno en la Azia Kongreso en nia lando. Verŝajne, mi jam iom tedis vin per mia antaŭpuŝo de la Esperanta RetRadio 
sed por ni 5 esperantaj volontuloj el la tuta mondo, kiuj kunlaboras en ĝia interreta elsendo,  ĝi estas tre grava tasko, fakte misio por Esperanto.

Do bonvolu laŭ viaj ebloj diskonigi ĝin inter viaj esperantaj konatuloj. Ĉi-cele jen reklamilo:



Krome, se vi deziras, vi povas spekti kelkajn miajn esperantajn filmentojn el mia filma albumo en interreto:

https://vimeo.com/album/2111699

Ĉian bonon kaj sanon, 

el via samideano el Israelo,
Gian Piero Savio

Tuesday, May 7, 2013

Ludo - Verda Ŝtelo

Ĵus estis lanĉita nova ludo-paĝo: la "Verda Ŝtelo"!

En la interesa ludo el unuopaj literoj vi devas krei aŭ kombini Esperantajn vortojn - aŭ vi povas ŝteli ĝin de via partnero... :-)

Vi povas ludi ĝin sola, kun hazarda partnero, aŭ kun viaj amikoj. Pri la reguloj legu la helpo-paĝon!

Adreso de la ludeja retpaĝo: http://gemelo.org/

Gratulon al la kreinto Neil Roberts!

-----
L.S. / Ret-Info

Saturday, May 4, 2013

7a Azia Kongreso - KAEM kunsido

El la raporto de s-ro Sasaki Teruhiro, eksprezidanto de KAEM.

Karaj, 
Ni sendas al vi raporton pri la kunsidoj de KAEM en la 7-a AK, Jerusalemo
(El la raporto de s-ro Sasaki Teruhiro, eksprezidanto de KAEM).

La 18-an de aprilo en 2013, la Fermita Kunsido de KAEM estas okazigita en la Zion Hall de Kongresejo “Junulara gastejo RABIN”. Kvorumo de la kunsido estas atingita per la ĉeesto de 6 landoj (Barato, Ĉinio, Israelo, Japanio, Koreio, Vjetnamio) kun 4 rajtigiloj (Irano, Mongolio, Nepalo, Pakistano).

Estas deciditaj la gravaj temoj: la elekto de la nova prezidanto, ceteraj estraranoj kaj de la sekva loko de la Azia Kongreso. S-ro Hori Yasuo, la anstataŭanto de japana komisionano, rekomendis s-ron Inumaru Fumio, kiel kandidaton de la nova prezidanto de KAEM, kaj s-ro Sasaki rekomendis du kandidatojn: s-ron Chimedtseren Enkhee kaj s-ron Wang Ruixiang. Per plejmulto de voĉoj estas elektita s-ro Wang Ruixiang (Ĉinio) kiel la nova prezidanto de KAEM. Kaj Ĉinio fariĝis la loko de la 8-a Azia Kongreso.

Jen estas la nova konsisto de KAEM:
1/ Barato: s-ro Giridhar Rao;
2/ Ĉinio: s-ro Wang Ruixiang, (Prezidanto de KAEM);
3/ Irano: s-ro Omid Rohanian;
4/ Israelo: s-ro Eran Vodevoz;
5/ Japanio: s-ro Inumaru Fumio;
6/ Koreio: s-ro Kim Hiongun;
7/ Mongolio: s-ro Chimedtseren Enkhee, (Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario);
8/ Nepalo: s-ro Mukundaraj Pathik Wagle;
9/ Pakistano: s-ro Muhammad Zubair;
10/ Taĝikio: s-ro Fajzullaev Ĝamŝed;
11/ Vjetnamio: s-ino Le Thi Thien Thu.

Karaj samideanoj,

Ni invitas ĉiujn esperanto-parolantojn bone partopreni Azian Esperanto-Komunumon. Bone kunlaboru kun KAEM, Azia Komisiono de UEA, ni petas.