Monday, October 27, 2014

Vizito de S-ino. Monique ARNAUD (Monika) ĉe Southwestern State College, Kathmanduo, Nepalo

Elkorajn Salutojn

Je la 22-a de Oktobro 2014, S-ino. Monique ARNAUD (Monika) el Francio, estis invitita kiel la speciala gasto ĉe Southwestern State College, Kathmanduo, Nepalo.
Ŝi montris Kulturan Filmon pri ŝia regiono kaj post ŝia prelego respondis demandojn de miaj gelernantoj. Ŝia vizito ege entuziasmigis gelernantojn kiuj ekde kvar semajnoj lernas esperanton kaj jam fondis klubon ĉe la Kolegio. Entute kvardek ses gelernantoj de Southwestern State College lernas esperanton en mia kurso sed pro la festivala feriado nur kelkaj kiuj loĝas en Kathmanduo povis veni al kolegio por bonvenigi al S-ino. Monika. Bonvole vidi kelkajn fotojn: https://drive.google.com/folderview?id=0BwDD7aYOrMjoMWRyVFdjNkFSTEk&usp=sharing
S-ro. Hari Singh KC (vic-ĉefo de la Kolegio) dankegis al S-ino. Monika pro ŝia valora vizito, entuziasmiga prelego kaj montrado de Kultura Filmo pri ŝia regiono. Pro ŝia kuraĝigo preskaŭ ĉiu el miaj lernantoj montris tutvolon partopreni en 2015 UK, Lillo, Francio kaj ankaŭ en Internacia Junulara Kongreso de TEJO.

Amike via
Mian Salam SHANY
  • Internacia Ĵurnalisto
  • Volontula Esperanto-Instruisto
  • Volontula Internacia Kunordiganto ĉe Southwestern State College, Kathmandu, Filosofiska Nepal, Pri Esperanto Kursaro, Kultur-interŝanĝaj & Stud-programoj.
Poŝtelefono: 00977 9843460851
Retadreso:  m.s.shany@gmail.com