Friday, April 5, 2013

1-a Indonezia Esperanto-Kongreso

Baldaŭ komenciĝos la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso 2013-04-03
Fotoj de Pietro Fiocchi
Ĝakarto, ĉe la nacia monumento Monas 
 
La urbocentro de Ĝakarto, tiel dinamika kiel Pekino 
 
 Heidi Goes (dekstre) dum intervjuo ĉe Voĉo de Indonezio.
Heidi Goes dum alia intervjuo ĉe la sama radio-servo. 
 
 Unua leciono de Esperanto al direktoroj de Voĉo de Indonezio
 
 Heidi Goes dum la instruado
 
 Esperantistoj kunvenas por prepari la informan kampanjon en Ĝakarto .

    De la 5-a ĝis la 8-a de Aprilo okazos la 1-an Indonezian Esperanto-Kongreson en la kongresejo Wisma Abdi en la urbo Bogor. La urbo sin trovas en la okcidenta parto de la insulo Javo, ne tre malproksime de la ĉefurbo Ĝakarto.

    Antaŭ tiu ĉi memorinda evento vigla informa kampanjo disvolviĝas en la ĉefurbo. Heidi Goes el Belgio, kiu de kelkaj jaroj aktive helpas kreskigi la movadon en la lando, estis intervjuita i.a. de gravaj radio kaj gazeto, kaj aperis en televida programero. Ŝi eĉ komencis instrui Esperanton al direktoroj de Voĉo de Indonezio, kiu estas internacia servo de la nacia radio Radio Republik Indonesia (RRI). Ni aperigas foto-raporton pri la agadoj en Ĝakarto. Post kelkaj tagoj raportoj pri la kongreso sekvos .

Redaktoro: USUI Hiroyuki

No comments:

Post a Comment