Friday, April 12, 2013

La 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano

La 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano
--------------------------------------------------------

Okazis laŭ la plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.

Partoprenis ĝin proksimume 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiu aldoniĝis ankaŭ la vizito de lerneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan.
Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun parolas la armenan kaj esploras pri armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.

Jen kiel, danke al la surloka organizantino, Karine Arakelyan,  priskibas la okazaĵon unu le la eŭropaj parotpreninto, Didier Izacard: Mi shatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn,  pro la perfekte organizita restado dum la 6-a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo. . . . mi bonege ghuis la etoson inter ni chiuj partoprenantoj, la bonajn (troajn) manghojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, iel foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco... Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj gentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontrauis la varmecon de la suno post tiu ĉe ni longfrosta vintro!

Aparte kontenta pro la okazaĵo estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Ozdizdar: Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon… Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Isabelle, la franclingva instruistino en mia lernejo, kiu ankaŭ partoprenis, sukcesis paroli esperante kaj ŝi daŭre parolas Esperanton kun mi.  . .. Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama.  Ĉio glate iris laŭ la plano…. Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj  vizitis la ‘’Genocidan Muzeon’’ sen problemo.  Fine mi povas diri ke ni cxiuj estis tre kontentaj…


Kaj nun, ĝis revido al la 7-a Mezorienta Kunveno venontan jaron en Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas.
 

Wednesday, April 10, 2013

La 7-a EKNI okazos en aŭgusto 2013

La 7-a EKNI okazos en aŭgusto 2013
 
Inter la 5-a kaj 6-a aprilo en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco, kunvenis prezidantoj, vic-prezidantoj, ĝeneralaj sekretarioj el la provincaj asocioj de “Tri Provincoj kaj Unu Regiono ”de Ĉinio (Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning en la nordorienta parto kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio) por okazo de la 7-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝin prezidis s-ro Liu Minghui, ĝenerala sekretario de Jilin-a Esperanto-Instituto.

La kunveno faris decidojn:
1.Por faciligi prononcadon kaj memoradon unuiĝas mallongigon de la kongreso, t.e. per EKNI   
anstataŭ la uzitaj NOĈK kaj EKNOIMĈ.
2. la 7-a EKNI okazos inter inter la 16-a kaj 18-a de aŭgusto, 2013, en Jilin-a Universitato en Changchun, Jilin, kun la temo “Penege plibonigu la Esperantan kapablon”
3. starigi la komunan organon de Tri Provincoj kaj Unu Regiono.
4. En la tuta kongreso estas unu-tema kunsido! Sufiĉe konsiderinte kaj serioze analizinte la nunan situacion de la movado en Tri Provincoj kaj Unu Regiono aliaj temo-kunsidoj ne estas aranĝotaj en tiu ĉi kongreso por vere solvi realajn problemojn.
5. Ne mankas aliaj programeroj ekz. juna oratora konkurso, aŭkcio, bankedoj, interkona vespero,ekskursoj ktp.
 
Pri programeroj, kotizo, aliĝilo, loĝado ktp. oni legos en Unua Bulteno nelonge aperonta.
 
Wu Guojiang
Vic-prezidanto de Liaoning -provinca Esperanto-Asocio,Ĉinio.
*************************************************
Adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun , Liaoning , Ĉinio.
Telefono kaj fakso: (024) 52650322; 

Friday, April 5, 2013

1-a Indonezia Esperanto-Kongreso

Baldaŭ komenciĝos la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso 2013-04-03
Fotoj de Pietro Fiocchi
Ĝakarto, ĉe la nacia monumento Monas 
 
La urbocentro de Ĝakarto, tiel dinamika kiel Pekino 
 
 Heidi Goes (dekstre) dum intervjuo ĉe Voĉo de Indonezio.
Heidi Goes dum alia intervjuo ĉe la sama radio-servo. 
 
 Unua leciono de Esperanto al direktoroj de Voĉo de Indonezio
 
 Heidi Goes dum la instruado
 
 Esperantistoj kunvenas por prepari la informan kampanjon en Ĝakarto .

    De la 5-a ĝis la 8-a de Aprilo okazos la 1-an Indonezian Esperanto-Kongreson en la kongresejo Wisma Abdi en la urbo Bogor. La urbo sin trovas en la okcidenta parto de la insulo Javo, ne tre malproksime de la ĉefurbo Ĝakarto.

    Antaŭ tiu ĉi memorinda evento vigla informa kampanjo disvolviĝas en la ĉefurbo. Heidi Goes el Belgio, kiu de kelkaj jaroj aktive helpas kreskigi la movadon en la lando, estis intervjuita i.a. de gravaj radio kaj gazeto, kaj aperis en televida programero. Ŝi eĉ komencis instrui Esperanton al direktoroj de Voĉo de Indonezio, kiu estas internacia servo de la nacia radio Radio Republik Indonesia (RRI). Ni aperigas foto-raporton pri la agadoj en Ĝakarto. Post kelkaj tagoj raportoj pri la kongreso sekvos .

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Monday, April 1, 2013

10a Himalaja Renkontigxo


Sukcese Okazis la 10a Himalaja Renkontigxo en Nepalo

La 10a Himalaja Renkontigxo okazis de la 26a de februaro gxis la 11a de marto 2011. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simala nombro nur parton. La partoprenantoj inkluzivas 10 personojn el Japanio, 2 el Pollando, 4 el Francio, 1 el Rumanio kaj 1 el Danio; cxiuj aliaj estis nepalanoj. La cxi-jara celo de la programo estis florigi la Esperantan movadon en la orienta parto de Nepalo.

La programo komencigxis la 26an de februaro per akceptado de la gastoj; NEspA formale bonvenigis ilin en la 27a vespere en Marsangdi hotelo en Thamel. La prezidantino de NEspA s-ino Indu Devi Thapaliya solene malfermis la programon. Reprezantantoj el diversaj grupoj (Francio: s-ro Sarbach Michel; Japanio: s-inoTakagi Michiko kaj s-ro Hori Yasuo; Danio: Peter Wraae; kaj Pollando: Kristina Bednarz; Rumanio: Maria Butan, KAEM-ano s-ro Mukunda Raj Pathik kaj Renkontigxocxefo s-ro LP Agnihotry kaj konsilanto de NEspA s-ro Philip Pierce deziris sukceson al la Renkontigxo. La cxefgasto de la program, s-ro Hori Yasuo (Japanio), lumigis kandelon kaj disdonis Renkontigxan materialon. Li gratulis cxiujn partoprenantoj pro la partoprenado en la 10a Jubilea Renkontigxo en Nepalo. Li opiniis ke se aliaj landoj en Azio faras similajn arangxojn estos bona por la movado.

Dekunutaga ekskurso kaj piedvagado komencigxis la 28an de februaro post du tagoj dedicxitaj al ekskursoj en Katmanduo valo. En Itahari bonvenigis la grupon loka muzikistaro kaj girlandoj en programo organizita de la urbestro Ganesh Raj Karki. Poste oni paradis kun standardo de Esperranto tra diversaj lokoj de la urbo. Pri la evento raportis diversaj lokaj televidkanaloj (inkluzive la faman televidkanalo Avenue ) kaj sekvatage multaj jxurnaloj. Bonvenigante, urbestro deziris sukceson al nia lingvo kaj vojagxo. Ni ekmarsxis de Basantapur kaj atingis en la 6a de marto Pathivara, trairinte Cauki (2690m), Gufapokhari (2890), Sangu, Doivan kaj Funkgling. Granda grupo da studantoj kaj aliaj lokaj homoj bonvenigis la gaston per florcenoj kaj muziko. En Sangu okazis formala parolado sur la teraso de la altnivela lernejo Narayani. Reprezentantoj el diversaj landoj parolis en la programo. Oni spektis kulturan programon faritan de lenantoj. S-roj Michel kaj Pierre el Francio disdonis notofoliojn kaj krajonojn al la lernejo.


En la 7a de marto la tuta grupo ekveturis al Ilam. La prezidanto de la komerca asocio de Taplejung, s-ro Tara Ghimire adiauxis cxiujn gastojn per sxalo. Ilam estas fama pro siaj teogxardenoj kaj natura beleco. En la 8a s-ro Janardan Uprete (prezidanto de Mecxia
Esperanto-Societo) bonvenigis la gastojn en Surunga(Jhapa Distrikto). Dum la tago ni piknikis en fama loko de Jhapa nomigxanta Domukha. En la 9a matene komencigxis prelegoj ekde la 8a horo. S-ro Hori Yasuo instruis Esperanton, kaj poste s-ino Maria Butan prelegis pri la Rumanio kiel vojkrucigxa lando de Euxropo, Peter Wraae prelegis pri la dana filosofo Martinus , Kristina prelegis pri la kulturo(aparte la mangxajxo) de Pollando, Pierre prelegis pri fisxkaptado en sia loko, Chol Nath Pokharel el Nepalo prelegis pri la kulturo (aparte al geedzigxritoj) de la Rai- komunumo, kaj Hori Yasuo kaj Ota Shigeko parolis pri la katastrofo en Fukoshima. Poste gravuloj de la urbo estis invititaj, kaj S-roj: Hori Yasuo kaj Peter Wraae kl arigis pri Esperanto al la invititoj. Okazis auxkcio poste kultura programo kiu inkluzivis la dancoj de Majhi kaj Chaudari komunumoj. La grupo kantis la Esperanto-himnon, kaj f-ino Anuradha Baral kantis Esperantan kanton. La programo finigxis per internacia vespero. La grupo alvenis Katmanduon en la 10a de marto, sed 3 japanaj samideanoj pro malsano devis pli frue reveni.
Okazis neformala adiauxa vespero en Esperanto-domo en Thamel, kun vespermangxo preparita de NEspA-volontuloj. Oni kantis kaj babilis dum tiu lasta vespero.

La cxi jara Renkontigxo estis ege sukcea pro diversaj kialoj. Ni povis propagandi nian lingvon en la orienta parto de Nepalo, kies centro estas nun Itahari igxis. Niaj samideanoj havis sxancon viziti lokojn kien normalaj turistoj apenaux iras. La bonkora bonvenigado de la urbestroj kaj popoloj de Itahari kaj Sangu per loka folklora muziko kaj la radiaj kaj televidaj elsendoj sendube montrigxos fruktodonajn por nia movado. Cetere ni fondisNarajani Esperanto-Societo en Simala survoje al Itahari en la 28a de februaro, kaj grupo da novaj lernantoj de Esperanto bonvenigis nin vespere per sxalo. Cxijare okazis 6 gravaj prelegoj en Itahari. kaj s-ro Hori Yasuo estis intervuita de loka radio elsendo. Ni esperu ke la celo de la Renkontigxo,nome disvastigi Esperanto en nia lando, pli kaj pli sukcesos.
Fine ni dankas al cxiuj organizoj kaj individuoj kiuj helpis por sukcesigi la 10an jubilean renkontigxon en Nepalo. (UEA kaj KAEM)
Nome de la organizantoj mi pardonpetas, se ni iam kreis malgxojan etoson dum la vojagxo. La 11a Himalaja Renkontigxo okazos en la okzidenta parto de Nepalo al Pun Hill, kie vi de la hotelcxambro vidos la montoj Dhaulagiri, Machapuchhre kaj Annapurna.

Raportas
Bharat K Ghimire

Sunday, March 10, 2013

7-a Azia Kongreso

7-a Azia Kongreso de Esperanto

  • Datoj: 2013-04-18 - 2013-04-22
  • Loko: Jerusalemo, Israelo
http://www.esperanto.org.il/ak2013.html

Bulteno: http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013tria-bulteno.pdf

Amike,
Siva.

Wednesday, October 10, 2012

Malea Esperanto-Klubo

La unua Esperanto-Klubo trovigxis en cxefurbo Maleo de Maldiva Insularo, estas tute nova klubo, fraulino Fazeela Mohammad zorgas cxi tiun novan klubon kaj sxi estas la 1a Esperantistino en Maldiva Insularo.

 Ligilo: Malea Esperanto-klubo


Estas disvastigita de s-ro Adeel el Pakistano. 

Monday, October 1, 2012

Lahore Esperanto klaso!

Esperanto Klaso en Lahore Urbo.
 
         Je la 5-a Octobero-2012, PakEsA komencas unuan Esperant-klason de baza kurso en "Hope Academy" ĉe Scheme More, Multan Road, Lahore.

Klaso okaziĝos ĉio vendrede kaj sabate dum ĉio semajne. Oni povas enlisti sian nomon kaj lerni senpage.

Mi elkore dankas al Principalo de "Hope Academy" por subteni nin en nia trajna programo por okazi 2-an SAK-on en la urbo Lahore.

Ni ankaŭ invitas ĝeneralajn popolojn per bruŝhoroj por partopreni kaj lerni la lingvon Espernato.

Salutas sincere kaj amike. 
Shabbir Ahmad Sial.