Saturday, April 27, 2013

7a Azia Kongreso, Jerusalemo, Israelo


Saluton al ĉiuj, 




Jen estas mia raporto pri la 7a Azia Kongreso kiu okazis en la Jerusalemo, Israelo.

Kiel ĉiuj, mi ne komencos de inaŭguro de la 7a Azia Kongreso, tamen komencos de la tempo kiam mi komencis plani por iri al Israelo.

La tempo, kaim mi ekkonis ke mi povas partopreni la 7an Azian Kongreson kiu okazigos en la Israelo, mi multe ĝuis. Dankon al la s-ro Ranganayakulu kaj s-ro Giridhar Rao pro ke ili kuraĝigis min pri Azia Kongreso.

Mi komencis unue kompreni la tutan proceduron kaj mi ekkomencis plani pri tiu kontaktante multaj homoj kaj komprenis ke mi estas la unua kiel la pionoro reprezentante Baraton en Israelo. :)

Ĉiuj homoj kiuj konas pri tio helpis min senprobleme. Mi elkore dankas al ĉiuj kiuj helpis min kaj donis kuraĝon al mi pri tioj aferoj, ĉar estas mia unua fojo ekster la Barato (Hinda Unio). Pasinta jaro 2012 mi partoprenis en Nepalo en la 1a Sud Azia Seminario, sed ĉi foje estos la unua fojo ekster Barato oficiale kun vizo.

La unua tasko estas gajni vizon: Por gajni vizon mi devis rezervi la flugbileton (iro kaj reveno), mi devis aĉeti la vizitasekuron, montri la novajn fotojn de mi, kopio de mia kolora pasporto, doni iom da sumon, devis doni la permeson de mia laborejo ke mi estis akceptanta ke mi revenos labori ĉi tien (Hajderabade).

Do finfine, mi sukcesis gajni vizon kaj la flugbileto jam estis pretaj kaj enorde, mi ankaŭ estas preta tiel plu mi ekkomenciĝis iri al Israelo.

Do unue, de Hajderabado (ĉefurbo de la gubernio Andhra-pradeŝo, Barato) ĝis la Mumbajo (ĉefurbo de la gubernio Maharaŝtro, Barato) mi flugis. De enlandflughaveno mi iris al internacia flughaveno. 
En kiu mi devis trafi la flugon ElAl (tre fama kaj sekura flugo en Israelo) kiel mi konis.

Kiam mi iris preni la enirbileton de ElAl por flugi al Israelo, ili komencis demandi por unu horo por ke ili povas koni min. Ili konis kia lingvo estas Esperanta lingvo, ĉu ekzistas aŭ ne? Ili vidis mian UEA-an konton (rete), ankaŭ vidis la tutan konversaciojn inter mi kaj Israelanoj, ankaŭ ili vidis miajn blogojn, Facebook kaj serĉis miajn sakojn petinte ke mi elmetu ĉiujn aĵojn ekstere kaj poste ili tuj sekure serĉis miajn sakojn kaj poste venis la estro de la tiu sekurkontrolejo kaj demandis min, kial vi lernis Esperanton? Mi diris, mi havis tempon tiam kaj mi pensis ke, “Kial ne?” li ankaŭ ridinte diris “Kial ne li iru?” kaj diris ke mi povas flugi. Mi ege ŝatis la sekurecon ili havas nun anakŭ.
Poste la sekuristino venis kun mi ĝis la tempo, kiam mi trapasis la tutajn sekurecajn kontrolejojn. Tiun ankaŭ mi multe ŝatis ĉar mi estas nova pro tio. Ili estas tiel al ĉiuj homoj. Dank’ al El Al flugsistemo.

16a Aprilo, 2013: Sendependeca tago de Israelo.

Poste kiam mi estis en la flugo ili donis bonan manĝaĵon al mi kaj la flugo ĝis la Tel Aviv Ben Gurion flughaveno senprobleme flugis kaj atingis. Mi tiam komprenis ke mi estas en Israelo kaj je ĉ. 4a matene de Israela horo. Mi havis tiun feliĉon sur mia viĵaĝo. Mi ege ŝatis tiun.

Antaŭe mi petis iujn Israelajn esperantistojn por ke, se ili povas gastigi min je la 16a kaj 17a Aprilo, 2013. El tiuj homoj Adamo Mesha kaj Valla senhezite diris ke mi povas ĉe esti kun ili por tiuj 2 tagoj. Ili ankaŭ diris al mi ĝustan vojon kiel mi povas atingi al la hejmo de ili prefere ili diris ke mi trafu “Sherut” mallongan buson. Agrable, li ankaŭ atendis por mi matene de sendependeca tago de Israelo.

(Foto Tel Aviv, Aŭto buso, Tramo)





Adamo kaj Valla helpis min por iri al la Tel-Avivo pere de la aŭto buso oni diras tiun tiel en Israelo kaj mi ege ŝatas tiujn busojn kaj tramoj, ĉar se vi longe vojaĝas en tiuj busoj vi havas interreton, bonege ĉu ne?

(Foto Adamo kaj Valla)

En Tel-Avivo mi iris al la centra bus haltejo kaj mi prenis “Sherut” denove por iri al la Marbordo de Mediterranean Maro. Kompreneble tiu marbordo estas bela kaj homoj ĝuas ĉiam tie kaj mi ege ŝatas tiun lokon kaj ne volis lasi tiun lokon. Sed, por ĝui la tutan Israelon mi devas reiri kaj ripozi. Mi promenadis en la marbordo de Tel-Avivo por 2 horoj kaj poste 1 horo mi promenadis en la urbo de Tel-Avivo por atingi al la bushaltejo kaj ankaŭ vidi la lokojn tie. Ne estis multaj homoj ĉar estis la sendependeca tago kaj ĉiuj volis ripozi kompreneble. Ne estas la malsama kiel la Barato. Survoje al la Tel-Avivo mi ankaŭ renkontis unu maljuna viro kiu nomiĝas Mark kiel li diris kaj estas la muzikisto profesie, konigis al mi multajn informojn pri la sendependeco de la Israelo, kie okazis kion kaj kiel gajnis sendepedecon, sed finfine mi komprenis ke mi ne estas bona kun historio.

(Fotoj Marbordo)


Ili estas tre bonkoraj homoj kaj ili ĉiam zorgis pri mi, pri la manĝaĵo, kien mi iras, kiel mi vojaĝu en la Israelo, kie estas la belaj lokoj, kaj ankaŭ Adamo helpis min koni la lokojn cetere kaj venis kun mi por ke mi komprenu kiel mi revenu hejmen. Valla ankaŭ donis al mi siajn (telefonan kaj komputilan) ŝarĝilojn por 2 tagoj. Tio helpis al mi por ke mi restu en kontakto kun miaj familianoj.
Poste ĝis la vespero mi atingis al la hejmo de Adamo kaj Valla, poste ni kunkune manĝis kaj ekdormis por la tago.

17a Aprilo, 2013: Pluvo kun Historio en Jerusalemo

Matene mi planis iri al tutaj lokoj sed pluvis kaj tiel plu kun la helpo de Adamo mi povis iri al museo Mount Herzl kaj poste al la Hebrea Universitato kaj tie mi renkontis Valla, kaj ŝi venis kun mi por ke mi ekkonu la universitaton plenplene.

Hebrea Universitato estas bela kaj la Mount Herzl ankaŭ.

(fotoj de Mount Herzl and Hebrea Universitato)







Poste mi ekiris al hejmo de Adamo, poste ŝi ankaŭ sciigis al mi kio estas GeoCaching. Provu tio estas bela.

18a Aprilo, 2013: Komenco de la 7a Azia Kongreso

Mi pro la pluvo je la 17a Aprilo kaj mi multe promenadis tial mi iomete lacis tial mi iomete plu dormis. Poste mi komencis iri al la kongresejo kiu estas pli mal pli apud la Isreala Museo en Jerusalemo. Kiam mi atingis al la centra bushaltejo, mi prenis aŭtobuson kaj en tiu buso ankaŭ estis kun mi Gabor Markus kun sia edzino.

Kiam mi eliris la buson kun ili mi salutis ilin kaj poste kunkune iris al la Kongresejo.

(fotoj de la kongresejo)




Mi multe ĝuis kiam mi vidis ke esperantistoj venas en la grupoj kaj kiam ili ĉiuj venis ĉiuj estis multege feliĉe por vidi unu la aliajn.

Programoj:
Ø  Komuna busvojaĝo de Tel-Avivo al Jerusalemo de trajna stacidomo Merkaz (tiuj, kiuj alflugas tiun ĉi tagon, prenu buson de la flughaveno rekte al Jerusalemo)

Ø  Aŭtobuso de la jerusalema busa stacidomo al la kongresejo

Ø  Akcepto kaj enĉambriĝo

(foto de enĉambriĝo)


Ø  Vizito en la apuda Scienca Muzeo (Ne multaj homoj povis iri ĉar ĉiuj atendis enĉambriĝo estis longa vico)

Ø  Mi estis en la KAEM kunsido.


Ø  Prelego: Ekologio de la homo - kondicxo por paco inter homo kaj naturo?
(Stefan Lepping)

Ø  Prelego: Nomoj de la judoj en Israelo(Tsvi Sadan)

Ø  Vespermanĝo (tre bongustas, ĉiuj ege ŝatis kaj bonege manĝis)

Ø  Kantoj kaj dancoj kun Jomo (belega tiu estis, mi konis pri li tiam, kaj li ege bele kantas)

Ø  Esperantigita filmo "Jean de Florettes" (Tre bona filmo kaj mi ege ŝatis tiun filmon)

Post la KAEM kunsido mi ekkonis pri Jomo kaj li ankaŭ estas mia samĉambrano, sed ĉar la lacado ni ne babilis multe tiu nokte.

19a Aprilo, 2013:  Vendrede

Ø  Matenmanĝo (Tre bona manĝaĵo)
(fotoj)

Ø  Ekskurso al Jad Vaŝem, Ein Kerem (preĝejo de la vizito), Abu Goŝ (La benediktina monahejo), tagmanĝo mi manĝis en la normala restoracio kaj estis bongusta kun tradiciaj manĝaĵoj.

Ĉiuj lokoj estas tre belaj kaj estis malvarme por mi ĉar mi ne vestis laŭ la vetoro.

(Fotoj)














Ø  Inaŭguro

Ø  Prelego: Indonezio (Sondang Ilia Sumilfia Dewi). Ŝi ne povis veni ĉar ŝi ne povis gajni vizon ĝis tiam.

Ø  Solena vespermanĝo (Tre bongusta)

Ø  Ensemblo Jerusalemo de Euritmia danco (Jan Ranck)

Ø  Orientala danco (Rahel Hazan)

La dancoj de tiu ĉi tago estis tre belaj kaj estis nova sperto por mi ĉar mi neniam spektis tiajn formojn de la danco. Estis la surprizo al ni ĉiuj de Amri Wandel.
(foto)


Ø  Koncerto de Kajto

Ø  Dancado kun Jomo

Do vidu, tiam kiam la Kajto kaj la Jomo koncertas tiam oni multe feliĉas, dancas, kantas kaj ne sidas ankaŭ.

(fotoj) 




















































20a Aprilo, 2013: Sabate

Ø  Matenmanĝo
Ø  Ekskurso oriente de Jerusalemo: preĝejoj en Oliva Monto, monaĥejo kaj fonto Kelt
Ø  Euritmia danco (Tali Wandel)
Ø  Debato pri paco en la Meza Oriento (Renato Corsetti)
Ø  Prelego: Moderna arto en Israelo (Jonathan Kis-Lev)
 
Li pentras belege kaj li montris al ni la pentraĵon kiun li pentris kaj tre bele komprenigis pri tiu pentraĵo. Ankaŭ donis al ĉiuj unu karton de tiu pentraĵo.

Ø  Vespermanĝo
Ø  Ensemblo de Euritmia danco
Ø  Komuna koncerto de Kajto kaj Jomo
Ø  Esperantigita filmo "Manon de la Fontoj"

21a Aprilo, 2013: Dimanĉe

Ø  Matenmanĝo
Ø  Ekskurso al malnova Jerusalemo: La Templa Monto, la araba bazaro, judakaj armena kvartaloj, Via Dolorosakaj Tomba Preĝejo, Lamenta Nuro, la novaj Muraj Tuneloj, Davidson - centro (antikva Jerusalemo)
Ø  Prelego: Jerusalemo apud la Rejno (SHUM) (Franz-Georg Rössler)
Ø  Prelego: Infanedukado en Vjetnamio (kaj Israelo) (Lại Thị Hải Lý)
Ø  Publika kunvenode KAEM
Ø  Vespermanĝo
Ø  Internacia vespero

22a Aprilo, 20123: Lunde
Ø  Matenmanĝo
Ø  Vizito de la apuda Muzeo Israelo, piedira ekskurso al Kneset, la Supera Kortumo, kaj la Rozĝardeno
Ø  Kongresaj fotoj (Amri Wandel)
Ø  Resuma diskuto
Ø  Fermo
Ø  Aŭtobuso al gastejo Agron (por postkongresanoj kaj mendintoj)

Poste ĉiuj kiuj estis gastigintaj en la gastejo Agron, pli mal pli ĉiuj iris al la malnova urbo de Jerusalemo. Ni ankaŭ iris Meir, Hai Ly kaj Mi. Ni vidis la malnovan urbon, muzeon kaj aĉetis iomete por ke mi havu ion memaraĵon.

Postkongresa ekskurso (La Sudo):

Mi nur povis partopreni en la 2 taga ekskurso ĉar mi havis flugon al Mumbajo je la 24a Aprilo, 2013.

23a Aprilo, 2013:

Eliro de gastejo Agron
Tage: Jeriho, Kumran, Ein Gedi, baniĝo en la Morta Maro
Tranokto: Gastejo Masado

Tre bele estas la lokoj de tiuj ĉiuj.

24a Aprilo, 2013:

Masado (frumatene piedgrimpis por spekti la sunleviĝon), tre bela spekto tio estis.

















Kajto: https://www.youtube.com/watch?v=Fzs-0ZJb_I0

Danco: http://www.youtube.com/watch?v=FAp6BZSrQpk

Monto Masada Sunlevigho:  http://youtu.be/YEBk3C-m900

Tutaj fotoj: https://www.facebook.com/media/set/?set=a.10200582007385686.1073741828.1624175998&type=1&l=03b45fa030

Amike,
Kotha Naga Siva Kumar (Siva).

Friday, April 12, 2013

La 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano

La 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano
--------------------------------------------------------

Okazis laŭ la plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.

Partoprenis ĝin proksimume 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiu aldoniĝis ankaŭ la vizito de lerneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan.
Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun parolas la armenan kaj esploras pri armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.

Jen kiel, danke al la surloka organizantino, Karine Arakelyan,  priskibas la okazaĵon unu le la eŭropaj parotpreninto, Didier Izacard: Mi shatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn,  pro la perfekte organizita restado dum la 6-a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo. . . . mi bonege ghuis la etoson inter ni chiuj partoprenantoj, la bonajn (troajn) manghojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, iel foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco... Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj gentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontrauis la varmecon de la suno post tiu ĉe ni longfrosta vintro!

Aparte kontenta pro la okazaĵo estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Ozdizdar: Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon… Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon… Isabelle, la franclingva instruistino en mia lernejo, kiu ankaŭ partoprenis, sukcesis paroli esperante kaj ŝi daŭre parolas Esperanton kun mi.  . .. Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama.  Ĉio glate iris laŭ la plano…. Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj  vizitis la ‘’Genocidan Muzeon’’ sen problemo.  Fine mi povas diri ke ni cxiuj estis tre kontentaj…


Kaj nun, ĝis revido al la 7-a Mezorienta Kunveno venontan jaron en Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas.
 

Wednesday, April 10, 2013

La 7-a EKNI okazos en aŭgusto 2013

La 7-a EKNI okazos en aŭgusto 2013
 
Inter la 5-a kaj 6-a aprilo en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco, kunvenis prezidantoj, vic-prezidantoj, ĝeneralaj sekretarioj el la provincaj asocioj de “Tri Provincoj kaj Unu Regiono ”de Ĉinio (Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning en la nordorienta parto kaj Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio) por okazo de la 7-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝin prezidis s-ro Liu Minghui, ĝenerala sekretario de Jilin-a Esperanto-Instituto.

La kunveno faris decidojn:
1.Por faciligi prononcadon kaj memoradon unuiĝas mallongigon de la kongreso, t.e. per EKNI   
anstataŭ la uzitaj NOĈK kaj EKNOIMĈ.
2. la 7-a EKNI okazos inter inter la 16-a kaj 18-a de aŭgusto, 2013, en Jilin-a Universitato en Changchun, Jilin, kun la temo “Penege plibonigu la Esperantan kapablon”
3. starigi la komunan organon de Tri Provincoj kaj Unu Regiono.
4. En la tuta kongreso estas unu-tema kunsido! Sufiĉe konsiderinte kaj serioze analizinte la nunan situacion de la movado en Tri Provincoj kaj Unu Regiono aliaj temo-kunsidoj ne estas aranĝotaj en tiu ĉi kongreso por vere solvi realajn problemojn.
5. Ne mankas aliaj programeroj ekz. juna oratora konkurso, aŭkcio, bankedoj, interkona vespero,ekskursoj ktp.
 
Pri programeroj, kotizo, aliĝilo, loĝado ktp. oni legos en Unua Bulteno nelonge aperonta.
 
Wu Guojiang
Vic-prezidanto de Liaoning -provinca Esperanto-Asocio,Ĉinio.
*************************************************
Adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun , Liaoning , Ĉinio.
Telefono kaj fakso: (024) 52650322; 

Friday, April 5, 2013

1-a Indonezia Esperanto-Kongreso

Baldaŭ komenciĝos la 1-a Indonezia Esperanto-Kongreso 2013-04-03
Fotoj de Pietro Fiocchi
Ĝakarto, ĉe la nacia monumento Monas 
 
La urbocentro de Ĝakarto, tiel dinamika kiel Pekino 
 
 Heidi Goes (dekstre) dum intervjuo ĉe Voĉo de Indonezio.
Heidi Goes dum alia intervjuo ĉe la sama radio-servo. 
 
 Unua leciono de Esperanto al direktoroj de Voĉo de Indonezio
 
 Heidi Goes dum la instruado
 
 Esperantistoj kunvenas por prepari la informan kampanjon en Ĝakarto .

    De la 5-a ĝis la 8-a de Aprilo okazos la 1-an Indonezian Esperanto-Kongreson en la kongresejo Wisma Abdi en la urbo Bogor. La urbo sin trovas en la okcidenta parto de la insulo Javo, ne tre malproksime de la ĉefurbo Ĝakarto.

    Antaŭ tiu ĉi memorinda evento vigla informa kampanjo disvolviĝas en la ĉefurbo. Heidi Goes el Belgio, kiu de kelkaj jaroj aktive helpas kreskigi la movadon en la lando, estis intervjuita i.a. de gravaj radio kaj gazeto, kaj aperis en televida programero. Ŝi eĉ komencis instrui Esperanton al direktoroj de Voĉo de Indonezio, kiu estas internacia servo de la nacia radio Radio Republik Indonesia (RRI). Ni aperigas foto-raporton pri la agadoj en Ĝakarto. Post kelkaj tagoj raportoj pri la kongreso sekvos .

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Monday, April 1, 2013

10a Himalaja Renkontigxo


Sukcese Okazis la 10a Himalaja Renkontigxo en Nepalo

La 10a Himalaja Renkontigxo okazis de la 26a de februaro gxis la 11a de marto 2011. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simala nombro nur parton. La partoprenantoj inkluzivas 10 personojn el Japanio, 2 el Pollando, 4 el Francio, 1 el Rumanio kaj 1 el Danio; cxiuj aliaj estis nepalanoj. La cxi-jara celo de la programo estis florigi la Esperantan movadon en la orienta parto de Nepalo.

La programo komencigxis la 26an de februaro per akceptado de la gastoj; NEspA formale bonvenigis ilin en la 27a vespere en Marsangdi hotelo en Thamel. La prezidantino de NEspA s-ino Indu Devi Thapaliya solene malfermis la programon. Reprezantantoj el diversaj grupoj (Francio: s-ro Sarbach Michel; Japanio: s-inoTakagi Michiko kaj s-ro Hori Yasuo; Danio: Peter Wraae; kaj Pollando: Kristina Bednarz; Rumanio: Maria Butan, KAEM-ano s-ro Mukunda Raj Pathik kaj Renkontigxocxefo s-ro LP Agnihotry kaj konsilanto de NEspA s-ro Philip Pierce deziris sukceson al la Renkontigxo. La cxefgasto de la program, s-ro Hori Yasuo (Japanio), lumigis kandelon kaj disdonis Renkontigxan materialon. Li gratulis cxiujn partoprenantoj pro la partoprenado en la 10a Jubilea Renkontigxo en Nepalo. Li opiniis ke se aliaj landoj en Azio faras similajn arangxojn estos bona por la movado.

Dekunutaga ekskurso kaj piedvagado komencigxis la 28an de februaro post du tagoj dedicxitaj al ekskursoj en Katmanduo valo. En Itahari bonvenigis la grupon loka muzikistaro kaj girlandoj en programo organizita de la urbestro Ganesh Raj Karki. Poste oni paradis kun standardo de Esperranto tra diversaj lokoj de la urbo. Pri la evento raportis diversaj lokaj televidkanaloj (inkluzive la faman televidkanalo Avenue ) kaj sekvatage multaj jxurnaloj. Bonvenigante, urbestro deziris sukceson al nia lingvo kaj vojagxo. Ni ekmarsxis de Basantapur kaj atingis en la 6a de marto Pathivara, trairinte Cauki (2690m), Gufapokhari (2890), Sangu, Doivan kaj Funkgling. Granda grupo da studantoj kaj aliaj lokaj homoj bonvenigis la gaston per florcenoj kaj muziko. En Sangu okazis formala parolado sur la teraso de la altnivela lernejo Narayani. Reprezentantoj el diversaj landoj parolis en la programo. Oni spektis kulturan programon faritan de lenantoj. S-roj Michel kaj Pierre el Francio disdonis notofoliojn kaj krajonojn al la lernejo.


En la 7a de marto la tuta grupo ekveturis al Ilam. La prezidanto de la komerca asocio de Taplejung, s-ro Tara Ghimire adiauxis cxiujn gastojn per sxalo. Ilam estas fama pro siaj teogxardenoj kaj natura beleco. En la 8a s-ro Janardan Uprete (prezidanto de Mecxia
Esperanto-Societo) bonvenigis la gastojn en Surunga(Jhapa Distrikto). Dum la tago ni piknikis en fama loko de Jhapa nomigxanta Domukha. En la 9a matene komencigxis prelegoj ekde la 8a horo. S-ro Hori Yasuo instruis Esperanton, kaj poste s-ino Maria Butan prelegis pri la Rumanio kiel vojkrucigxa lando de Euxropo, Peter Wraae prelegis pri la dana filosofo Martinus , Kristina prelegis pri la kulturo(aparte la mangxajxo) de Pollando, Pierre prelegis pri fisxkaptado en sia loko, Chol Nath Pokharel el Nepalo prelegis pri la kulturo (aparte al geedzigxritoj) de la Rai- komunumo, kaj Hori Yasuo kaj Ota Shigeko parolis pri la katastrofo en Fukoshima. Poste gravuloj de la urbo estis invititaj, kaj S-roj: Hori Yasuo kaj Peter Wraae kl arigis pri Esperanto al la invititoj. Okazis auxkcio poste kultura programo kiu inkluzivis la dancoj de Majhi kaj Chaudari komunumoj. La grupo kantis la Esperanto-himnon, kaj f-ino Anuradha Baral kantis Esperantan kanton. La programo finigxis per internacia vespero. La grupo alvenis Katmanduon en la 10a de marto, sed 3 japanaj samideanoj pro malsano devis pli frue reveni.
Okazis neformala adiauxa vespero en Esperanto-domo en Thamel, kun vespermangxo preparita de NEspA-volontuloj. Oni kantis kaj babilis dum tiu lasta vespero.

La cxi jara Renkontigxo estis ege sukcea pro diversaj kialoj. Ni povis propagandi nian lingvon en la orienta parto de Nepalo, kies centro estas nun Itahari igxis. Niaj samideanoj havis sxancon viziti lokojn kien normalaj turistoj apenaux iras. La bonkora bonvenigado de la urbestroj kaj popoloj de Itahari kaj Sangu per loka folklora muziko kaj la radiaj kaj televidaj elsendoj sendube montrigxos fruktodonajn por nia movado. Cetere ni fondisNarajani Esperanto-Societo en Simala survoje al Itahari en la 28a de februaro, kaj grupo da novaj lernantoj de Esperanto bonvenigis nin vespere per sxalo. Cxijare okazis 6 gravaj prelegoj en Itahari. kaj s-ro Hori Yasuo estis intervuita de loka radio elsendo. Ni esperu ke la celo de la Renkontigxo,nome disvastigi Esperanto en nia lando, pli kaj pli sukcesos.
Fine ni dankas al cxiuj organizoj kaj individuoj kiuj helpis por sukcesigi la 10an jubilean renkontigxon en Nepalo. (UEA kaj KAEM)
Nome de la organizantoj mi pardonpetas, se ni iam kreis malgxojan etoson dum la vojagxo. La 11a Himalaja Renkontigxo okazos en la okzidenta parto de Nepalo al Pun Hill, kie vi de la hotelcxambro vidos la montoj Dhaulagiri, Machapuchhre kaj Annapurna.

Raportas
Bharat K Ghimire