Saluton al ĉiuj,
Jen estas mia raporto pri la 7a Azia Kongreso kiu okazis en
la Jerusalemo, Israelo.
Kiel ĉiuj, mi ne komencos de inaŭguro de la 7a Azia Kongreso,
tamen komencos de la tempo kiam mi komencis plani por iri al Israelo.
La tempo, kaim mi ekkonis ke mi povas partopreni la 7an Azian
Kongreson kiu okazigos en la Israelo, mi multe ĝuis. Dankon al la s-ro
Ranganayakulu kaj s-ro Giridhar Rao pro ke ili kuraĝigis min pri Azia Kongreso.
Mi komencis unue kompreni la tutan proceduron kaj mi
ekkomencis plani pri tiu kontaktante multaj homoj kaj komprenis ke mi estas la unua kiel la pionoro reprezentante Baraton en Israelo. :)
Ĉiuj homoj kiuj konas pri tio helpis min senprobleme. Mi
elkore dankas al ĉiuj kiuj helpis min kaj donis kuraĝon al mi pri tioj aferoj,
ĉar estas mia unua fojo ekster la Barato (Hinda Unio). Pasinta jaro 2012 mi
partoprenis en Nepalo en la 1a Sud Azia Seminario, sed ĉi foje estos la unua
fojo ekster Barato oficiale kun vizo.
La unua tasko estas gajni vizon: Por gajni vizon mi devis
rezervi la flugbileton (iro kaj reveno), mi devis aĉeti la vizitasekuron,
montri la novajn fotojn de mi, kopio de mia kolora pasporto, doni iom da sumon,
devis doni la permeson de mia laborejo ke mi estis akceptanta ke mi revenos
labori ĉi tien (Hajderabade).
Do finfine, mi sukcesis gajni vizon kaj la flugbileto jam estis
pretaj kaj enorde, mi ankaŭ estas preta tiel plu mi ekkomenciĝis iri al
Israelo.
Do unue, de Hajderabado (ĉefurbo de la gubernio
Andhra-pradeŝo, Barato) ĝis la Mumbajo (ĉefurbo de la gubernio Maharaŝtro,
Barato) mi flugis. De enlandflughaveno mi iris al internacia flughaveno.
En kiu
mi devis trafi la flugon ElAl (tre fama kaj sekura flugo en Israelo) kiel mi
konis.
Kiam mi iris preni la enirbileton de ElAl por flugi al
Israelo, ili komencis demandi por unu horo por ke ili povas koni min. Ili konis
kia lingvo estas Esperanta lingvo, ĉu ekzistas aŭ ne? Ili vidis mian UEA-an
konton (rete), ankaŭ vidis la tutan konversaciojn inter mi kaj Israelanoj,
ankaŭ ili vidis miajn blogojn, Facebook kaj serĉis miajn sakojn petinte ke mi
elmetu ĉiujn aĵojn ekstere kaj poste ili tuj sekure serĉis miajn sakojn kaj
poste venis la estro de la tiu sekurkontrolejo kaj demandis min, kial vi lernis
Esperanton? Mi diris, mi havis tempon tiam kaj mi pensis ke, “Kial ne?” li
ankaŭ ridinte diris “Kial ne li iru?” kaj diris ke mi povas flugi. Mi ege ŝatis
la sekurecon ili havas nun anakŭ.
Poste la sekuristino venis kun mi ĝis la tempo, kiam mi
trapasis la tutajn sekurecajn kontrolejojn. Tiun ankaŭ mi multe ŝatis ĉar mi
estas nova pro tio. Ili estas tiel al ĉiuj homoj. Dank’ al El Al flugsistemo.
16a Aprilo,
2013: Sendependeca tago de Israelo.
Poste kiam mi estis en la flugo ili donis bonan manĝaĵon al
mi kaj la flugo ĝis la Tel Aviv Ben Gurion flughaveno senprobleme flugis kaj
atingis. Mi tiam komprenis ke mi estas en Israelo kaj je ĉ. 4a matene de
Israela horo. Mi havis tiun feliĉon sur mia viĵaĝo. Mi ege ŝatis tiun.
Antaŭe mi petis iujn Israelajn esperantistojn por ke, se ili
povas gastigi min je la 16a kaj 17a Aprilo, 2013. El tiuj homoj Adamo Mesha kaj
Valla senhezite diris ke mi povas ĉe esti kun ili por tiuj 2 tagoj. Ili ankaŭ
diris al mi ĝustan vojon kiel mi povas atingi al la hejmo de ili prefere ili
diris ke mi trafu “Sherut” mallongan buson. Agrable, li ankaŭ atendis por mi
matene de sendependeca tago de Israelo.
(Foto Tel Aviv, Aŭto buso, Tramo)
Adamo kaj Valla helpis min por iri al la Tel-Avivo pere de la
aŭto buso oni diras tiun tiel en Israelo kaj mi ege ŝatas tiujn busojn kaj
tramoj, ĉar se vi longe vojaĝas en tiuj busoj vi havas interreton, bonege ĉu
ne?
(Foto Adamo kaj Valla)
En Tel-Avivo mi iris al la centra bus haltejo kaj mi prenis
“Sherut” denove por iri al la Marbordo de Mediterranean Maro. Kompreneble tiu
marbordo estas bela kaj homoj ĝuas ĉiam tie kaj mi ege ŝatas tiun lokon kaj ne
volis lasi tiun lokon. Sed, por ĝui la tutan Israelon mi devas reiri kaj
ripozi. Mi promenadis en la marbordo de Tel-Avivo por 2 horoj kaj poste 1 horo
mi promenadis en la urbo de Tel-Avivo por atingi al la bushaltejo kaj ankaŭ
vidi la lokojn tie. Ne estis multaj homoj ĉar estis la sendependeca tago kaj
ĉiuj volis ripozi kompreneble. Ne estas la malsama kiel la Barato. Survoje al
la Tel-Avivo mi ankaŭ renkontis unu maljuna viro kiu nomiĝas Mark kiel li diris
kaj estas la muzikisto profesie, konigis al mi multajn informojn pri la
sendependeco de la Israelo, kie okazis kion kaj kiel gajnis sendepedecon, sed
finfine mi komprenis ke mi ne estas bona kun historio.
(Fotoj Marbordo)
Ili estas tre bonkoraj homoj kaj ili ĉiam zorgis pri mi, pri
la manĝaĵo, kien mi iras, kiel mi vojaĝu en la Israelo, kie estas la belaj
lokoj, kaj ankaŭ Adamo helpis min koni la lokojn cetere kaj venis kun mi por ke
mi komprenu kiel mi revenu hejmen. Valla ankaŭ donis al mi siajn (telefonan kaj
komputilan) ŝarĝilojn por 2 tagoj. Tio helpis al mi por ke mi restu en kontakto
kun miaj familianoj.
Poste ĝis la vespero mi atingis al la hejmo de Adamo kaj
Valla, poste ni kunkune manĝis kaj ekdormis por la tago.
17a Aprilo,
2013: Pluvo kun Historio en Jerusalemo
Matene mi planis iri al tutaj lokoj sed pluvis kaj tiel plu
kun la helpo de Adamo mi povis iri al museo Mount Herzl kaj poste al la Hebrea
Universitato kaj tie mi renkontis Valla, kaj ŝi venis kun mi por ke mi ekkonu
la universitaton plenplene.
Hebrea Universitato estas bela kaj la Mount Herzl ankaŭ.
(fotoj de Mount Herzl and Hebrea Universitato)
Poste mi ekiris al hejmo de Adamo, poste ŝi ankaŭ sciigis al
mi kio estas GeoCaching. Provu tio estas bela.
18a Aprilo,
2013: Komenco de la 7a Azia Kongreso
Mi pro la pluvo je la 17a Aprilo kaj mi multe promenadis tial
mi iomete lacis tial mi iomete plu dormis. Poste mi komencis iri al la
kongresejo kiu estas pli mal pli apud la Isreala Museo en Jerusalemo. Kiam mi
atingis al la centra bushaltejo, mi prenis aŭtobuson kaj en tiu buso ankaŭ
estis kun mi Gabor Markus kun sia edzino.
Kiam mi eliris la buson kun ili mi salutis ilin kaj poste
kunkune iris al la Kongresejo.
(fotoj de la kongresejo)
Mi multe ĝuis kiam mi vidis ke esperantistoj venas en la
grupoj kaj kiam ili ĉiuj venis ĉiuj estis multege feliĉe por vidi unu la
aliajn.
Programoj:
Ø Komuna busvojaĝo de Tel-Avivo al Jerusalemo de trajna
stacidomo Merkaz (tiuj, kiuj alflugas tiun ĉi tagon, prenu buson de la
flughaveno rekte al Jerusalemo)
Ø Aŭtobuso de la jerusalema busa stacidomo al la kongresejo
Ø Akcepto kaj enĉambriĝo
(foto de enĉambriĝo)
Ø Vizito en la apuda Scienca Muzeo (Ne multaj homoj povis iri
ĉar ĉiuj atendis enĉambriĝo estis longa vico)
Ø Mi estis en la KAEM kunsido.
Ø Prelego: Ekologio de la homo - kondicxo por paco inter homo
kaj naturo?
(Stefan Lepping)
Ø Prelego: Nomoj de la judoj en Israelo(Tsvi Sadan)
Ø Vespermanĝo (tre bongustas, ĉiuj ege ŝatis kaj bonege
manĝis)
Ø Kantoj kaj dancoj kun Jomo (belega tiu estis, mi konis pri
li tiam, kaj li ege bele kantas)
Ø Esperantigita filmo "Jean de Florettes" (Tre bona
filmo kaj mi ege ŝatis tiun filmon)
Post la KAEM kunsido mi ekkonis pri
Jomo kaj li ankaŭ estas mia samĉambrano, sed ĉar la lacado ni ne babilis multe
tiu nokte.
19a
Aprilo, 2013: Vendrede
Ø Matenmanĝo (Tre bona manĝaĵo)
(fotoj)
Ø Ekskurso al Jad Vaŝem, Ein Kerem (preĝejo de la vizito), Abu
Goŝ (La benediktina monahejo), tagmanĝo mi manĝis en la normala restoracio kaj
estis bongusta kun tradiciaj manĝaĵoj.
Ĉiuj lokoj estas tre belaj kaj estis
malvarme por mi ĉar mi ne vestis laŭ la vetoro.
(Fotoj)
Ø Inaŭguro
Ø Prelego: Indonezio (Sondang Ilia Sumilfia Dewi). Ŝi ne povis
veni ĉar ŝi ne povis gajni vizon ĝis tiam.
Ø Solena vespermanĝo (Tre bongusta)
Ø Ensemblo Jerusalemo de Euritmia danco (Jan Ranck)
Ø Orientala danco (Rahel Hazan)
La dancoj de tiu ĉi tago estis tre
belaj kaj estis nova sperto por mi ĉar mi neniam spektis tiajn formojn de la
danco. Estis la surprizo al ni ĉiuj de Amri Wandel.
(foto)
Ø Koncerto de Kajto
Ø Dancado kun Jomo
Do vidu, tiam kiam la Kajto kaj la
Jomo koncertas tiam oni multe feliĉas, dancas, kantas kaj ne sidas ankaŭ.
(fotoj)
20a
Aprilo, 2013: Sabate
Ø Matenmanĝo
Ø Ekskurso oriente de Jerusalemo: preĝejoj en Oliva Monto,
monaĥejo kaj fonto Kelt
Ø Euritmia danco (Tali Wandel)
Ø Debato pri paco en la Meza Oriento (Renato Corsetti)
Ø Prelego: Moderna arto en Israelo (Jonathan Kis-Lev)
Li pentras belege kaj li montris al
ni la pentraĵon kiun li pentris kaj tre bele komprenigis pri tiu pentraĵo.
Ankaŭ donis al ĉiuj unu karton de tiu pentraĵo.
Ø Vespermanĝo
Ø Ensemblo de Euritmia danco
Ø Komuna koncerto de Kajto kaj Jomo
Ø Esperantigita filmo "Manon de la Fontoj"
21a
Aprilo, 2013: Dimanĉe
Ø Matenmanĝo
Ø Ekskurso al malnova Jerusalemo: La Templa Monto, la araba
bazaro, judakaj armena kvartaloj, Via Dolorosakaj Tomba Preĝejo, Lamenta Nuro, la
novaj Muraj Tuneloj, Davidson - centro (antikva Jerusalemo)
Ø Prelego: Jerusalemo apud la Rejno (SHUM) (Franz-Georg
Rössler)
Ø Prelego: Infanedukado en Vjetnamio (kaj Israelo) (Lại Thị
Hải Lý)
Ø Publika kunvenode KAEM
Ø Vespermanĝo
Ø Internacia vespero
22a
Aprilo, 20123: Lunde
Ø Matenmanĝo
Ø Vizito de la apuda Muzeo Israelo, piedira ekskurso al
Kneset, la Supera Kortumo, kaj la Rozĝardeno
Ø Kongresaj fotoj (Amri Wandel)
Ø Resuma diskuto
Ø Fermo
Ø Aŭtobuso al gastejo Agron (por postkongresanoj kaj
mendintoj)
Poste ĉiuj
kiuj estis gastigintaj en la gastejo Agron, pli mal pli ĉiuj iris al la malnova
urbo de Jerusalemo. Ni ankaŭ iris Meir, Hai Ly kaj Mi. Ni vidis la malnovan
urbon, muzeon kaj aĉetis iomete por ke mi havu ion memaraĵon.
Postkongresa ekskurso (La Sudo):
Mi nur povis partopreni en la 2 taga
ekskurso ĉar mi havis flugon al Mumbajo je la 24a Aprilo, 2013.
23a Aprilo, 2013:
Eliro de gastejo Agron
Tage: Jeriho, Kumran, Ein Gedi,
baniĝo en la Morta Maro
Tranokto: Gastejo Masado
Tre bele estas la lokoj de tiuj
ĉiuj.
24a Aprilo, 2013:
Masado (frumatene piedgrimpis por
spekti la sunleviĝon), tre bela spekto tio estis.
Kajto: https://www.youtube.com/watch?v=Fzs-0ZJb_I0
Danco: http://www.youtube.com/watch?v=FAp6BZSrQpk
Monto Masada Sunlevigho: http://youtu.be/YEBk3C-m900
Tutaj fotoj: https://www.facebook.com/media/set/?set=a.10200582007385686.1073741828.1624175998&type=1&l=03b45fa030
Amike,
Kotha Naga Siva Kumar (Siva).
Dankon pro la interesa rakonto kaj fotoj. La kongreso tre sukcesis, kaj chiuj kongresanoj estas tre kontentaj.
ReplyDeleteNe dankinde kara, kaj jes kiel vi diris estis tre sukcese kaj kongresanoj estas kontentaj.
DeleteDANKON pro la tre interesa raconto and fotoj!!! Galina Devi ( Mathura, India)
ReplyDeleteNe dankinde kara. :)
DeleteDankon! Estis tre interese legi vian rakonton kaj rigardi la fotojn!
ReplyDeleteMi felichas ke tio estas felicho por vi ankaux. :)
DeleteDankon Siva, kia bela blogaĵo kaj fotaro.
ReplyDeleteDankon Betty.
DeleteDankon
ReplyDeleteNe dankinde.
DeleteKara Siva, mi esats felicxe scii ke vi gxujis la kongreson
ReplyDeletemiaj fotoj
https://plus.google.com/photos/113818810735012045780/albums/5871581785128017505?banner=pwa
amike
Jael
Kara Yael,
DeleteNe dankinde kaj tre belaj fotoj de vi. :)
Amike,
Siva.
Tre bone Siva, gratulojn.
ReplyDeleteRanga
Dankon S-ro. :)
DeleteAmike,
Siva.
Saluton, kara samideano,
ReplyDeleteestas tre iteresa via rakonto pri chirkonstancoj de via vojagho al la kongreso,
dankon pro la belaj bildoj!
Kore,
Lusi
Iom da fotoj por intershanghi kongresajn impresojn - http://isratero.livejournal.com/5841.html
Saluton kara Lusi,
DeleteDankon pro viaj afablaj vortoj. Dankon pro via ligilo.
Amike,
Siva.